Dum kreskas la nombro de miaj blogeroj, mi ĉiam denove riskas malpliiĝon de la nombro de iliaj legantoj: ne ĉiu emas simpatii al nekuracebla romantikulo kiu preferas deklari sian amon per latinaj versoj kaj de tempo al tempo ekobsediĝas pri ĉiaspecaj abstraktaĵoj. Se eĉ ne mencii, ke ne ĉiu legas blogojn en Esperanto.
Kaj eble ne ĉiu volos legi la blogon de persono, kiu deklaras sin ateisto. Mi estas ateisto.
Mi ne naskiĝis tia, nek estis edukata. Mi travivis la jarojn de la knabeco en katolika lernejo, kie ni preĝkantis ĉiutage antaŭ ol komenci la manĝadon kaj lernis pri la saviĝo de la homaro dank’ al la sinofero de Jesuo Kristo. Oni spektigis al ni filmon pri la Via Crucis; ĝi estis neniel same eksplicita kiel la iam furora versio de Mel Gibson, sed tamen forte impresis niajn junajn animojn.
Aŭ almenaŭ ĝi impresis min: firme kredante, ke mi dankas ĉion bonan al la memelektita suferado de Jesuo, mi sentis min Lia ŝuldanto. Mi deziris esti bona kristano, por meriti la senfinan amon kiun sentas Dio al siaj gefiloj.
Dikredo krome havis specialan allogon por tiu knaba mi, kiu sin trovis senpatra – la viro kiu generis, flegis, nutris kaj komencis eduki min forpasis tridekjara pro subita cerba sangado kelkajn tagojn post mia sesjariĝo. Estis tre konsola la kredo, ke li iel plu ekzistas en pli feliĉa ejo kaj plu rigardas min de tie. Ankaŭ estis tre konsola la kredo ke, manke de mia homa patro, ekzistas Patro Dia, Patro Nia, tiu de la tuta homaro, kiu ame sekvas min dum ĉiu paŝo de mia vivovojo.
La konvinko ke mi ne estas tiel sola, kiel mi sentas min, fojfoje kapablis plileĝerigi la tristecon kiu de tempo al tempo trafis min dum tiuj jaroj. Sed bedaŭrinde, mia dikredo ne estis nur fonto de konsolo.
Ĝi komenciĝis malgrande: mi malŝatis la devigan ĉiutagan preĝon antaŭ la manĝo. Tio povas ŝajni bagatelo (kaj esence ĝi estas ĝuste tio), sed ĝi estis devio de la pado de la ideala kristano. Simile, la ripeta karaktero de diservoj enuigis min. La rezulto de tiuj miaj malgraŭvolaj devioj estis konfuzo kaj kulposento.
Mia ŝuldo al Jesuo, al Dio, estas enorma: kiel povus malplaĉi al mi ĝia repagado? Kiel mi povas meriti la amon de la Dia Patro, se mi havas tiujn ĉi malpurajn pensojn? Estis noktoj kiam mi maltrankviliĝis, enmense petadis pardonon, pensis ke la morto de mia patro estas puno de Dio pro mia nesufiĉa fideleco. Kelkfoje mi pensis, ke eble Dio redonos al mi la patron, se mi pentofaros.

Grafika prezento de kelkaj el la centraj dogmoj de katolika kristanismo. La Unusola Dio konsistas el tri personoj: Patro, Filo, Sankta Spirito. La Filo enkarniĝas: la rezulto estas Jesuo Kristo. Kristo posedas homan korpon, homan animon, li estas vera dio kaj vera homo. Li estas unu dia persono, kiu posedas du naturojn: dian kaj homan.
La tempo forpasis, mi aliris adoleskecon, la okulo de mia menso komencis malfermiĝi po-iome (aŭ almenaŭ tiel mi ŝatas imagi), mi komencis ekinteresiĝi pri kelkaj filozofiaj demandoj (hodiaŭ mi ne verkos pri tio, mi ne volas tro longigi tiun ĉi eron)… La konkludo de miaj tiamaj (ne tre originalaj, sed propraj) pripensadoj estis ĉiam denove, ke la praveco de katolikismo – kaj eĉ la ekzisto mem de Dio – estas ŝoke malverŝajna. La voĉo de la vekiĝanta racio ĉiam pli klare, laŭte kaj neignoreble asertis tion.
Tio estis multe pli grava devio de la pado de la ideala kristano: ĝi estis unua paŝo al ekskristaneco. La evidenta rezulto estis: novaj konfuzo kaj kulposento. Mi deziris plu kredi kaj esti bona kristano, sed mia cerbo ne plu permesis tion al mi.
Plia komplikiĝo: mi devis definitive adiaŭi la ideon havi patron. Ne estis agrable agnoski ke, se vivo postmorta estas iluzio, mi devas forlasi la kredon ke mia patro iel plu ekzistas kaj rigardas min. Mi estos tute senpatra, kaj krome, mi ne plu havos la konsolon esti paŝtata de dia Patro. Mi estos orfo en universo terure grandega kaj perfekte indiferenta pri mia ekzisto.
Sed en la fino, mi devis cedi al la racio, kaj en la daŭro de kelkaj jaroj, mia mondpercepto ŝanĝiĝis ŝtupe. Vivo sendia estas vivo sengarantia. Oni neniam ĉesas lerni, serĉi, malkovri.




