Andy Peetermans

Archive for the ‘Andreo sin malkovras’ Category

Andreo sin malkovras – Nek patro, nek paŝtisto

In Andreo sin malkovras, religio on Septembro 3, 2012 at 08:30

Dum kreskas la nombro de miaj blogeroj, mi ĉiam denove riskas malpliiĝon de la nombro de iliaj legantoj: ne ĉiu emas simpatii al nekuracebla romantikulo kiu preferas deklari sian amon per latinaj versoj kaj de tempo al tempo ekobsediĝas pri ĉiaspecaj abstraktaĵoj. Se eĉ ne mencii, ke ne ĉiu legas blogojn en Esperanto.

Kaj eble ne ĉiu volos legi la blogon de persono, kiu deklaras sin ateisto. Mi estas ateisto.

Mi ne naskiĝis tia, nek estis edukata. Mi travivis la jarojn de la knabeco en katolika lernejo, kie ni preĝkantis ĉiutage antaŭ ol komenci la manĝadon kaj lernis pri la saviĝo de la homaro dank’ al la sinofero de Jesuo Kristo. Oni spektigis al ni filmon pri la Via Crucis; ĝi estis neniel same eksplicita kiel la iam furora versio de Mel Gibson, sed tamen forte impresis niajn  junajn animojn.

Kiel repagi la ŝuldon de tia sinofero?

Aŭ almenaŭ ĝi impresis min: firme kredante, ke mi dankas ĉion bonan al la memelektita suferado de Jesuo, mi sentis min Lia ŝuldanto. Mi deziris esti bona kristano, por meriti la senfinan amon kiun sentas Dio al siaj gefiloj.

Dikredo krome havis specialan allogon por tiu knaba mi, kiu sin trovis senpatra – la viro kiu generis, flegis, nutris kaj komencis eduki min forpasis tridekjara pro subita cerba sangado kelkajn tagojn post mia sesjariĝo. Estis tre konsola la kredo, ke li iel plu ekzistas en pli feliĉa ejo kaj plu rigardas min de tie. Ankaŭ estis tre konsola la kredo ke, manke de mia homa patro, ekzistas Patro Dia, Patro Nia, tiu de la tuta homaro, kiu ame sekvas min dum ĉiu paŝo de mia vivovojo.

La konvinko ke mi ne estas tiel sola, kiel mi sentas min, fojfoje kapablis plileĝerigi la tristecon kiu de tempo al tempo trafis min dum tiuj jaroj. Sed bedaŭrinde, mia dikredo ne estis nur fonto de konsolo.

Ĝi komenciĝis malgrande: mi malŝatis la devigan ĉiutagan preĝon antaŭ la manĝo. Tio povas ŝajni bagatelo (kaj esence ĝi estas ĝuste tio), sed ĝi estis devio de la pado de la ideala kristano. Simile, la ripeta karaktero de diservoj enuigis min. La rezulto de tiuj miaj malgraŭvolaj devioj estis konfuzo kaj kulposento.

Mia ŝuldo al Jesuo, al Dio, estas enorma: kiel povus malplaĉi al mi ĝia repagado? Kiel mi povas meriti la amon de la Dia Patro, se mi havas tiujn ĉi malpurajn pensojn? Estis noktoj kiam mi maltrankviliĝis, enmense petadis pardonon, pensis ke la morto de mia patro estas puno de Dio pro mia nesufiĉa fideleco. Kelkfoje mi pensis, ke eble Dio redonos al mi la patron, se mi pentofaros.

Grafika prezento de kelkaj el la centraj dogmoj de katolika kristanismo. La Unusola Dio konsistas el tri personoj: Patro, Filo, Sankta Spirito. La Filo enkarniĝas: la rezulto estas Jesuo Kristo. Kristo posedas homan korpon, homan animon, li estas vera dio kaj vera homo. Li estas unu dia persono, kiu posedas du naturojn: dian kaj homan.

La tempo forpasis, mi aliris adoleskecon, la okulo de mia menso komencis malfermiĝi po-iome (aŭ almenaŭ tiel mi ŝatas imagi), mi komencis ekinteresiĝi pri kelkaj filozofiaj demandoj (hodiaŭ mi ne verkos pri tio, mi ne volas tro longigi tiun ĉi eron)… La konkludo de miaj tiamaj (ne tre originalaj, sed propraj) pripensadoj estis ĉiam denove, ke la praveco de katolikismo – kaj eĉ la ekzisto mem de Dio – estas ŝoke malverŝajna. La voĉo de la vekiĝanta racio ĉiam pli klare, laŭte kaj neignoreble asertis tion.

Tio estis multe pli grava devio de la pado de la ideala kristano: ĝi estis unua paŝo al ekskristaneco. La evidenta rezulto estis: novaj konfuzo kaj kulposento. Mi deziris plu kredi kaj esti bona kristano, sed mia cerbo ne plu permesis tion al mi.

Plia komplikiĝo: mi devis definitive adiaŭi la ideon havi patron. Ne estis agrable agnoski ke, se vivo postmorta estas iluzio, mi devas forlasi la kredon ke mia patro iel plu ekzistas kaj rigardas min. Mi estos tute senpatra, kaj krome, mi ne plu havos la konsolon esti paŝtata de dia Patro. Mi estos orfo en universo terure grandega kaj perfekte indiferenta pri mia ekzisto.

Sed en la fino, mi devis cedi al la racio, kaj en la daŭro de kelkaj jaroj, mia mondpercepto ŝanĝiĝis ŝtupe. Vivo sendia estas vivo sengarantia. Oni neniam ĉesas lerni, serĉi, malkovri.

Andreo sin malkovras – Per spegulo de la literaturo

In Andreo sin malkovras, literaturo, muziko on Aŭgusto 17, 2012 at 15:16

Unu el miaj plej malnovaj revoj estas tiu ĉi: verki romanon.

Nuntempe mi dubas, ĉu mi havas la talentojn necesajn por sukcesi en tiu ĝenro, sed mi ankoraŭ posedas la malmultajn notojn, kiujn mi faris pri Esperanta romanprojekto. De tiu romano, mi efektive elverkis apenaŭ unu paĝon, kaj tiu kvanto verŝajne ne kreskos. Sed oni diras ke historioj spegulas la menson de siaj aŭtoroj; do eble ne estos seninstrue ĵeti scivoleman rigardon sur tiujn notojn. Mi lasos al vi la finan juĝon.

Komenco koktela

Ĉio naskiĝas el la sekva imagobildo: juna viro, kiu vivas multrilate nekontentigan vivon kaj iras ĉiusemajne al la sama parko por doni panon al la anasoj loĝantaj la centran lageton, surpriziĝas trovante sur sia kutima benko plorantan junulinon. Li volas foriri, sed tamen decidas sidiĝi apud ŝin kaj komencas konsoli ŝin. Montriĝas ke la malĝoja virino, kiu nomiĝas Klara (ni memoru tiun nomon), estas blinda. Kiam nia junulo reiras al la parko la sekvan semajnon, ŝi denove sidas tie. La du enamiĝas, kaj malgraŭ emociaj kaj alispecaj komplikaĵoj ili sukcesas konstrui kunan vivon.

Eblas indiki du influojn, kiuj helpis generi tiun ĉi bildon en mia cerbo:

  • La unua estas La ombro de la vento, la bone konata romano de Carlos Ruiz Zafón.  Ties ĉefrolulo, barcelonano Daniel Sempere, enamiĝas pri blinda knabino, kiu tamen perfidas lin. La nomo de tiu blindulino estas… Clara.
  • La dua estas kanzono, kiun mi ofte aŭskultis en tiu tempo, kantita de Andrea Bocelli

    Andrea Bocelli: la itala bardo

    Viro rimarkas fraŭlinon sidanta sur benko en parko, komencas paroli kun ŝi kaj tuj enamiĝas. La titolo de la kanzono, kaj la nomo de la fraŭlino, estas… Chiara. Verŝajne estus superflue mencii, kio estas la signifo de tiu itala vorto.

Demando senresponda: ĉu eble ankaŭ la blindeco de majstro Bocelli influis min?

Forvagoj filozofiaj

Interese estas, ke la plej granda parto de miaj notoj tute ne koncernas la rakont-fadenon aŭ la diversajn rolulojn per kiuj tiu fadeno estus elŝpinota – anstataŭe, temas pri pensoj kun pli filozofia naturo, inspiritaj de diversaj fadenelementoj. Oni povus diri, ke mi okupiĝis pli pri la signifo de mia rakontotaĵo, ol pri ties enhavo; aŭ, se vi preferas, ke mi atentis pli la ide-enhavon ol la okazo-enhavon.

Mi trovis notojn pri la laciĝo kiun kaŭzas sopiroj, pri la viviga forto de amo interhoma, pri espero kaj ties malo, pri religio. Sed ĉi tie mi nur volas prezenti al vi la triangulan skemon, per kiu mi provis ilustri la elekteblecojn de malfeliĉulo, kiu sentas en sia koro ke la vivo fariĝis por li (se ĝi ne ĉiam estis) deprima paŝado senelirejen. La sekvontaj klarigoj permesos al vi skizi tiun skemon – enmense aŭ surpapere, kiel plaĉos al vi.

Ni komencu per disegnado de simpla triangulo. Laŭ bona homa kutimo – nepre ne nur matematika – ni donos nomon al ĉiu angulo. Unu el ili ni nomu klopodoj restariĝi, duan sinmortigo, trian ekkuŝi sen restari. (Estas unu el la agrablaj mirakloj de matematiko, ke gravas nek la preciza formo de la triangulo, nek al kiu angulo vi decidis doni ĉiun el la tri nomoj.)

Ni vidas klare ke, almenaŭ se ni sufiĉe diligente disegnis, rekta linio ligas klopodojn kun sinmortigo: tiu latero ricevu la nomon preni la vivon per siaj manoj. La lateron klopodoj-ekkuŝi ni nomu esperosinmortigo-ekkuŝisenespero/senvivo.

Tiel ke:

  • Klopodoj pri reviviĝo = preni la vivon per siaj manoj + espero
  • Sinmortigo = preni la vivon per siaj manoj + senespero/senvivo
  • Ekkuŝi sen restari = espero + senespero/senvivo

Kaj tiel ke:

  • klopodoj kaj senespero/senvivo;
  • sinmortigo kaj espero;
  • ekkuŝi kaj preni la vivon per siaj manoj

neniel tuŝas unu la alian.

Tri verticoj, ligitaj de tri lateroj. Por ĉiu angulo estas unu kontraŭa latero (nek pli, nek malpli), kiun sola ĝi ne tuŝas.

Andreo sin malkovras – Knabinoj kaj Latino

In Andreo sin malkovras on Aŭgusto 7, 2012 at 16:24

Kiu konas min, scias ke mi ŝatas lingvojn. Do ne estas surprize, ke antaŭ kelkaj jaroj mi decidis studenti pri la itala kaj latina lingvoj. De tiam, mi konatiĝis ne nur kun la evidentaj kaj kaŝitaj riĉoj de tiuj du lingvoj, sed ankaŭ kun multaj eminentuloj de diversaj jarcentoj: Homero kaj la unuaj grekaj filozofoj, Cicerono, Ovido, Horaco, Vergilio, Kvintiliano, Dante, Petrarca,  Boccaccio, Valla, Erasmo, Lipsio, Leopardi, Calvino… La konatiĝo estis preskaŭ ĉiam agrabla.

Ĉu libroj kapablas forgesigi Beatricen?

Sed en universitato oni renkontas ne nur intelektulojn el pasintaj jarcentoj kaj grizharajn profesorojn. Oni renkontas ankaŭ studentojn, aŭ eble mi diru: studentinojn. Multaj el ili estas ĉarmaj fraŭlinoj, belaj kaj inteligentaj, kaj – revo realiĝas! – kelkaj el ili eĉ estas vere entuziasmaj pri Latino kaj taksas komplimenton pli komplimenta, se ĝi estas en tiu lingvo.

Se oni estas mi, oni ne povas ne enamiĝi al tia knabino.

Kaj kion faras juna filologo, se li enamiĝis al tia Knabino kaj naive sopiras esti kun Ŝi ĝis la lasta vivotago? Li fariĝas poeto, kaj lia senlaca poetado naskas – dum iu nokto de soleco – latinan distiĥon, dignan (almenaŭ tiel li esperas) je Tibulo, Properco kaj Ovido, kaj, plej grave, je Ŝi:

Cantat amata Alacris philomela carmina digna –
corda ardore implens vocula blandula alit.

Tiun zorge ĉizitan poemeton li legigas al ties inspirfonto. Ŝi estas tre ravita, ja tio ĉi estas granda komplimento. Ŝi laŭdas la grandajn meritojn de la versoj, deklaras sin profunde kortuŝita.

Kelkajn semajnojn poste, ŝi havas koramikon. Apenaŭ indas mencii, ke li neniam verkis verson por ŝi. La poeto, kiu dum momento kredis sin feliĉa, daŭrigas sian vivovojon.

Tia estas mi.

Tussen Droom en Daad

Hersenspinsels van een jonge twintiger

Eric Linus Kaplan

Honest ontology, fantasy and comedy. Writer on "Big Bang Theory" and of "Does Santa Exist: A Philosophical Investigation"

Background Educations

It's never too late to learn

Mainzer Beobachter

Weblog van Jona Lendering

Mijn boeken en ik - boekrecensies

Boekrecensies door Leuvens grootste boekenfan

Apoftegma

het weblog van Richard Kroes

Gaston Dorren, taaljournalist

Taal, talen, taalkunde

Evy Van Eynde

Pent, kribbelt, denkt, plakt letters aan elkaar...

Latin for Addicts

pars sanitatis velle sanari fuit.

Lies Our Parents Told Us

Righteous Indignation with a Nerdy Inclination

Radio Spada

Radio Spada - Tagliente ma puntuale

The Happy Logophile

... obsessed with words for more than thirty years.

Eŭropa Civitano

Ĉar ni vivas kune en Eŭropo...

vibrisse, bollettino

di letture e scritture a cura di giulio mozzi

Solo io e il silenzio

appunti disordinati di Morena Fanti

Inspiring Science

Casting light on great ideas

The Indie Writer/Director

A topnotch WordPress.com site

Federico Gobbo

entia non sunt multiplicanda praeter necessitatem

Mia Mondo Laŭ Mi

Unu tago al plia.

Eugen Fabian

plur-lingvismo kaj Esperanto

%d bloggers like this: